Esperanto en Dua Vivo

Second Life

Ĉu vi deziras prelegi en Dua Vivo?

Oni ĉiam serĉas bonajn prelegantojn en Esperanto-lando. Prelegantoj ne nepre devas esti regulaj vizitantoj al Dua Vivo, sed povas aliĝi aparte por la okazo.

 

Prelegi en Dua Vivo postulas multe malpli da tempo ol prelegi ĉe loka klubo aŭ en alia Esperanto-kunveno. Ne necesas veturi ien ajn; necesas nur ŝalti sian hejman komputilon kaj ekparoli en mikrofonon!

Kiel prelegi en Dua Vivo?

1. Skribu al nia Esperanto-komunumo por proponi prelegon pri iu ajn temo kaj por interkonsenti pri dato kaj horo.

 

2. Bezonaĵoj: mikrofono, aŭskultiloj, rolfiguro.

Vi ne bezonos mem krei vian rolfiguron, krom se vi aparte deziras fari tion. Ni volonte faros ĝin por vi.

 

3. Vi tamen devos elŝuti la programon www.secondlife.com - sen tio ne eblos eniri Duan Vivon. Se vi jam havos viajn rolfiguron kaj pasvorton, la proceduro estos relative simpla.

 

4. Ni rekomendas, ke vi ilustru vian paroladon per prezentaĵo, uzante prezentoprogramon kiel "PowerPoint".  (Ne faru la skribon tro malgranda. 28-punkta skribo estas facile legebla.)

 

5. Kaj post tio, necesos nur ŝalti vian komputilon en la ĝusta horo, eniri Duan Vivon, premi la butonon talk (malsupre, dekstre), kaj ekparoli en la mikrofonon.

Filmi vian prelegon

Se vi deziras, ni povos filmi vian prelegon por posta montrado en Interreto, same kiel tiujn listigitajn sube. Antaŭ ol publikigi la filmon, eblos redakti ĝin por forigi tro longajn paŭzojn aŭ­ ĝenajn bruojn, por korekti eventualajn erarojn ktp.

Ekzemploj de prelegoj

Jen kelkaj ekzemploj de prelegoj en Dua Vivo:

Anna Lowenstein pri "La fontoj de La Mastro de la Ringoj":

http://parolumondo.com/2008/06/15/ringoj/

Renato Corsetti pri "-ata/-ita: solvata, ne solvita":

http://video.google.com/videoplay?docid=-1583581640250499309

Nefarius Qinan pri "Tokipono - la bona lingvo":

http://www.ipernity.com/doc/bergino/3469382

Create a free website at Webs.com