Kyutaro Osumi, Brazilo
Taneli Hak,
Finnlando
Viktoro Baxton,
Katalunujo
La estraro de Esperanto-lando estis elektita en majo 2009. Ĝia mandato daŭras unu jaron.
Por kontakti la estraron, sendu retmesaĝon al: esperantokomunumo@gmail.com.
Ĉiu esperantistaj duavivanoj rajtas membriĝi en Esperanto-komunumo senpage, kaj partopreni en la kursoj kaj aliaj agadoj en Esperanto-lando. Sed eblas ankaŭ subteni Esperanto-landon per financaj kontribuoj aŭ per deĵorado. La financaj kontribuoj estas uzataj por pagi ĝian luon kaj por financi esperantistajn agadojn en Dua Vivo.
Financaj kontribuoj estas pagendaj kvar fojojn jare por la periodoj: januaro-marto, aprilo-junio, julio-septembro, oktobro-decembro.
Amikoj pagas minimume 600 linden-dolarojn (US$ 3 / 2 eŭroj) en ĉiu periodo.
Apogantoj pagas jenan kontribuon:
A-landanoj: 3000 linden-dolaroj (US$ 12 / 8 eŭroj) en ĉiu tri-monata periodo;
B-landanoj: 2000 linden-dolaroj (US$ 8 / 5,50 eŭroj) en ĉiu tri-monata periodo.
B-landoj: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.
A-landoj: ĉiuj aliaj landoj.
Oni povas pagi sian kontribuon interne de Dua Vivo rekte al
Eblas ankaŭ pagi al la konto de Dua Vivo (duvi-d) ĉe UEA. Kiu pagas al la konto ĉe UEA devas samtempe informi pri tio la Kasiston per mesaĝo interne de DV, aŭ per retmesaĝo al la adreso: esperantokomunumo@gmail.com.
Deĵorantoj estas bezonataj en Esperanto-lando por ĉeesti, kiam eniras hazardaj vizitantoj. La tasko de la deĵorantoj estas babili kun vizitantoj, helpi novulojn, kaj doni informojn al ne-esperantistaj duavivanoj kiuj eniras Esperanto-landon.
Tiel eblas kontribui al la agado en Esperanto-lando per deĵorado anstataŭ finance. Per 15-hora deĵorado (en unu tri-monata periodo) oni fariĝas Amiko de Esperanto-komunumo, kaj per 45-hora deĵorado oni fariĝas Apoganto.
Create a free website at Webs.com