Erick Nykvist kreis la terenon Esperanto-lando en 2007. Tie dum du jaroj okazis la plejmulto de la Esperantaj aranĝoj en Dua Vivo: hazardaj renkontiĝoj, babilado, lecionoj kaj prelegoj. Bedaŭrinde, en marto 2009 la Esperanto-lando de Erick Nykvist estis senaverte forbalaita, kiam la ne-esperantista lu-donanto forvendis la terenon.
La nun malaperinta Esperanto-lando en Dua Vivo.
Iuj naciaj Esperanto-asocioj havis informejon en Esperanto-lando, kiel oni vidas per la suba foto.
En Esperanto-lando okazis ĉiusemajnoj lecionoj por komencantoj kaj progresintoj.

En Esperanto-lando estis tri-etaĝa biblioteko kun 84 libroj. Klakante sur la titolojn dismetitajn ĉirkaŭ la muroj, loĝantoj de Esperanto-lando povis ricevi la koncernan libron por surloka legado. Iu jam klakis sur unu el la titoloj, kaj la koncerna libro kuŝas preta por legado sur la planko.
La unua etaĝo de la Esperanta biblioteko en la malnova Esperanto-lando.
En la Esperanto-arbareto en Esperanto-lando eblis sidi ĉirkaŭ fajro por agrable babili:

Esperanto-arbareto de Bonulino Kanto.
Ekster Esperanto-lando troviĝis la Muse-Centro, prizorgata de Bergino Dale. Tiu centro havis dancejon kaj spacon por babilado. Tie en decembro 2008 okazis Nov-jara festo, kiu estis spektata ankaŭ de ĉeestantoj de la 25a Internacia Festivalo en Germanujo. La Muse-dancejo fermiĝis en aprilo 2009, kiam ĝiaj funkcioj estis transprenitaj de la dancejo en la nova Esperanto-lando.

Muse-dancejo.